2004-12-13

Artefariteco estas parto el natureco

Miaopinie, ekzistas malfacilaĵoj kiam oni rezonas pri "artefaritaj" aĵoj pro miskompreno de la rilatro inter kio estas "natura" kaj kio estas "artefarita". Natureco kaj artefariteco estas kategorioj kiujn oni uzas verŝajne senprobleme, sed se ni volas vere klarigi la difinojn kaj la rilatojn inter ili, ni vidas ke la afero ne estas tiel hela. Al tiu-ĉi demando mi alvenis pro mia studado, instruado kaj pensado pri la tiel nomata Artefatita Intelekto. Vidu ni: Nur ekzistas kvar eblaj rilatoj inter natureco (N) kaj artefariteco (A), do, analizu ni ĉiujn kvar por konkludi kiu el ili estas la plej kontentiga aŭ vera:

Natureco kaj artefariteco estas disaj: Ĉio natura ne estas artefarita, kaj ĉio artefarita ne estas natura. Kiel oni kutime uzas tiujn adjektivojn, ŝajnas ke tiu-ĉi estas la plej ofta mensmodelo kiun oni havas: Ekzemple: la Suno estas natura, kaj elektra lampo estas artefarita, kaj similaj ekzemploj montras la aferon kvazaŭ tre klara, tamen, kio okazas pri, ekzemple, genetike-modifita frukto? Oni ne povas diri ke tiu-ĉi estas natura objekto ĉar homo modifis ĝin, do se la jena estas la ĝusta rilato inter tiuj kategorioj, ni devus akcepti ke tiu ŝanĝado far la homo plene artefaritigas ĝin, kaj tute forviŝas ĝian antaŭan naturan karakteron.

Natureco kaj artefariteco havas ian komunan parton: Ekzistas aĵoj naturaj kaj neartefaritaj, ankaŭ ekzistas aĵoj artefaritaj kaj nenaturaj, ankaŭ ekzistas aĵoj artefaritaj kaj samtempe naturaj. Se tiu-ĉi estas la ĝusta rilato inter la du kategorioj, do la Suno estas nur natura, la elektra lampo estas nur artefarita, sed la genetike-modifita frukto estas natura KAJ artefarita. Ni akceptus ke tiaj objektoj havas naturajn trajtojn KAJ artefaritajn trajtojn. (N kaj A ne estas reciproke ekskluzivigaj kategorioj kiel en la ĵusantaŭa mensmodelo).

Natureco estas parto el artefariteco: ĉio kio estas natura ankaŭ estas artefarita, sed ne ĉiuj artefaritaj aĵoj estas naturaj. Mi metas tiun-ĉi rilaton nur por kompletigi la kvar eblajn rilatojn, sed certe tiu-ĉi estas tute malvero: ke ĉio natura ankaŭ estas artefarita.

Artefariteco estas parto el natureco: ĉio kio estas artefarita ankaŭ estas natura, sed ne ĉiuj naturaj aĵoj estas artefaritaj. Kvankam eble vi pensas ke tiu-ĉi estus tiel malvera rilato kiel la ĵusantaŭa, laŭ mi tiu-ĉi estas LA VERA rilato inter tiaj kategorioj, kaj ĝi estas tiu kiu metas malpli da filozofiaj malfacilaĵoj: Ĉio estas natura. Se ni ne akceptus tion, pripensu: ekzemple birdo estas natura, kaj se la birdo faras neston, ni bezonus alian kategorion, nomu ni tian: "artefaritan-2" por esprimi ke "naturo faris neston pere de birdo", samkiel ni uzas adjektivon "artefarita" (vere: "arefarita-1") por esprimi ke naturo faris elektran lampon pere de homo. Por mi la birdo kaj la homo estas nuraj iloj de naturo por fari neston kaj elektran lampon.
Tiun-ĉi maniero kompreni la rilaton inter "natura" kaj "artefarita" havas avantaĝon. Ekzemple: Se homo faras roboton, kaj tiu roboto fabrikas genetike-modifitan frukton, kutime oni diros ke la roboto estas "artefarita" (do artefarita-1), sed -Kio pri la frukto? ĝi ne estas natura ĉar estis modifita far nenaturaĵo (= roboto), sed ĝi ankaŭ ne estus "artefarita" (artefarita-1) ĉar ne estis modifita FAR HOMO sed far roboto, do, ekzistas nur dŭ disaj eblecoj:
a) Ni akceptas alian nivelon de "artefariteco" (nomu ni tian: "artefarita-3") por esprimi "farita de roboto" aŭ:
b) Ni akceptas ke "artefariteco" estas transitiva proprieco kaj do ĉiuj fabrikaĵoj far fabrikaĵo (= roboto, ĉi-kaze) de homo estos samnivele artefarita kiel tiuj objektoj rekte fabrikitaj far homo.
Nu, la opcio a) implicos la penson pri senlimaj niveloj de artefariteco: "artefaria-k ", ∀ k = 1, 2, 3...
La opcio b) ŝajnas al mi preferinda, sed tiel, simile al kiel "artefariteco" estus transitiva kategorio, ankaŭ "natureco" devas esti transitiva kategorio. Konsekvence ĉio artefarita ankaŭ estas natura. Do mi definas "arteferitan" tiel-ĉi:
Ĉio estas natura, kaj se ie ajn en la kauzoĉeno kiu produktis ion, troviĝis iu homo, tio ankaŭ apartenas al la subspeco artefarita.

Krome, la natura eco estas tute neeskapebla, neevitebla: homo povas fabriki elektran lampon, do ni dirus "artefaritan", sed eĉ dum la fabrikado naturo agas (homo NUR UZAS naturajn fenomenojn, kaj uzas NUR NATURAJN fenomenojn), kaj post la fabrikado estas naturo (ne homo) kiu maljunigas la lampon ĝis kiam ĝi misfunkcias kaj jam ne brilas plu.

Kaj do, -Kio pri la volaj kaj nevolaj agoj?

Ni havas du eblecojn; jen la unua:

Tiu-ĉi klasigo estus akceptebla se por vi la nura ĉeesto de homa korpo ie ajn en la kauzoĉeno de la aĵo aŭ ago donas la karakteron de "artefarita" al tiu aĵo aŭ ago. Ekzemple se iu nevole mortigis per sia automobilo piediranton, tio estus artefarita ago.

Jen la dua ebleco:

Tiu-ĉi klasigo estas akceptebla se por vi estas necesa la ĉeesto de homa volo ie ajn en la kauzoĉeno de la aĵo aŭ ago por doni la karakteron de "artefarita" al tiu aĵo aŭ ago. Ekzemple: terorisma atako. Do, la agoj de homa korpo sen partopreno de volo, ne estas artefaritaj (ekzemple la nevola mortigo de piediranto per automobilo).

Cetere, laŭ mi, "volo" estas nur homa iluzio pro manko de plena informo pri la kauzoĉeno de aĵoj kaj agoj. Ekzemple, kiam homo fabrikas elektran lampon li havas la iluzion ke estas "li mem" kiu "decidis" ĝin fabriki kaj la iluzion ke li estis povinta decidi ne ĝin fabriki, sed vere ĉi-tiu dua ebleco, en kiu li "ne fabrikis" la lampon implicos TUTE ALIAN universon, ĉar oni ne povas ŝangi nur "unu parteton" en universo sen modifi la tutan kaŭzoĉenon, do la tutan universon. Tiu dua ebleco estas nur hipoteza iluzio, kaj la VERA universo estas nur tiu en kiu li fakte fabrikis la lampon.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361