2004-12-19

Mono estas informo (1a parto)

En la universo ekzistas tre limigita nombro de naturkategorioj de estaĵoj (mi eĉ suspektas ke poste la homaro trovos ke ekzistas nur UNU!).
Jen kelkaj ekzemploj:

Dum multaj jaroj la homaro kredis ke elektro kaj magnetismo estas tute diversaj naturkategorie. Poste oni malkovris ke magnetismo estas ŝajna forto nur ekzistanta por observanto respekte de kiu moviĝas iu elektroŝargaĵo. Do tial oni parolas nun unuece pri elektromagnetismo.

Dum multaj jaroj la homaro kredis ke videbla lumo, ondoj kiel tiuj el radiostacio, kaj varma radiacio estas tute diversaj naturkategorie. Poste oni malkovris ke ili ĉiuj havas la saman naturkategorion kaj ilia nura diferenco estas ne kvalita sed kvanta, nombra: ili ĉiuj estas elektromagnetaj radiaĵoj, samnaturaj, kaj la nura diferenco inter ili estas iliaj frekvencoj, la nombro da vibroj dum sekundo. Do: Nur kvanta diferenco tra la tempa dimensio.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke la diversaj materialoj de la universo estas tute diversaj naturkategorie, sed poste oni malkovris ke ĉio estas farita per kombinoj el limigita nombro (proksimume cento) de kemiaj elementoj. Do: Nur kvanta diferenco tra la spacaj dimensioj.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke la vivantaj estaĵoj kaj nevivantaj estaĵoj estas tute diversaj naturkategorie, sed poste oni malkovris ke ili ambaŭ estas faritaj el samaj kemiaj elementoj.

Dum multe da tempo la homaro pensis ke la diversaj kemiaj elementoj estas tute diversaj naturkategorie, sed poste oni malkovris ke ĉio estas farita per kombinoj el limigita nombro de partikloj. Do: Nur kvanta diferenco tra spacaj dimensioj.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke la tri spacaj dimensioj kaj la tempo estas tute diversaj naturkategorie, sed la Relativecteorio montris ke ili kvar havas saman naturkategorion. Do tial oni parolas nun unuece pri spacotempo.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke materio kaj energio estas tute diversaj naturkategorie. Poste, Albert Einstein, per sia simpla, kaj mirinde profundsenca ekvacio E = mc2, montris ke materio (maso) kaj energio havas unu saman naturkategorion. La ununura diferenco inter ili estas iaspeca, ni diru "densenco". Do: Kvanta diferenco tra la spacotempaj dimensioj. Tial oni parolas nun unuece pri masenergio.

Pensado pri tiuj ekzemploj puŝis min pripensi pri la mono: -Kio estas la naturkategorio de la mono?: -Ĉu mono estas spacotempo?, -Ĉu mono estas masenergio? Aŭ -ĉu mono apartenas al naturkategorio, pli relativa al homo, kiel "informo"?.
Iun venontan tagon mi pripensos plu.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361